Izero (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izero
riveromarborda rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Izero (nederlande: IJzer [Ejzr], france: Yser [IzEr]) estas la plej malgranda de la tri riveroj en Belgio kiuj fluas rekte en la maron. La aliaj du estas Skeldo kaj Mozo. Izero havas du fontojn, unu en Buisscheure kaj unu en Lederzele. Poste ĝi sekvas la urbetojn Broksele, Bollezele, Ekelsbeke, Wilder, Bambeke kaj Houtkerke.

Apud Izero okazis teruraj militaj bataloj. En Diksmuide apud Izero troviĝas du monumentoj, kiuj memorigas pri tiuj tagoj: la Izer-turo kaj la Koridoro de la Mortintoj (nederlande: Dodengang).

Flankaj riveroj

  • Penebeek (france: Peene Becque)
  • Vuilebeek (france: Sale Becque)
  • Herzele
  • Vleterbeek
  • Kemmelbeek