Izobutileno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izobutileno
Izobutileno
Plata kemia strukturo de la
Izobutileno
Izobutileno
Tridimensia kemia strukturo de la
Izobutileno
Alternativa(j) nomo(j)
  • Izobuteno
  • 2-metilpropeno
  • γ-butileno
Kemia formulo
C4H8
CAS-numero-kodo 115-11-7
ChemSpider kodo 7957
PubChem-kodo 8255
Merck Index 15,5186
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora gaso
Molmaso 56.108 g·mol−1
Denseco 0.5879g cm−3
Fandpunkto -140.3  °C
Bolpunkto -6.9  °C
Refrakta indico  1,3811
Ekflama temperaturo -10  °C
Memsparka temperaturo 465  °C
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 300 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R5 R12 R19 R21
Sekureco S2 S9 S16 S19 S33 S38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 04 – Produkto sub premo
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H220, H280[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P377, P381, P410+403
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Izobutilenoizobuteno estas nesaturita hidrokarbonido tre signifoplena por la industrio. Ĝi estas kvarkarbona branĉohava olefino kaj unu el la kvar izomeroj de la butileno. Sub normalaj kondiĉoj je temperaturo kaj premo ĝi estas brulema senkolora gaso.

Ĝi estas industrie produktita ekde la krakigo aŭ termolizo de la petrolo. La izobutileno separiĝas el aliaj frakcioj per la metodo de Butlerov, kie oni aldonas sulfatan acidon por estigi la terc-butil-sulfonatan acidon.

+ H2SO4 = (CH3)3COSO3H

En la dua etapo oni rekuperas la izobutilenon per hidratigo de la sulfonata acido:

(CH3)3COSO3H + H2O = + H2SO4

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Izobutileno estas sintezebla per senhidratigo de la izobutanolo en ĉeesto de sulfata acido. La reakcio estas favorigita per la varmo:

2 2 + H2O

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Izobutileno estas sintezata per kataliza senhidrogenigo de la izobutano laŭ la jena ekvacio:
Sintezo de izobutileno ekde la izobutano.

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ eblas sintezi izobutilenon per senhidratigo de la terc-butanolo en ĉeesto de sulfata acido:

+ H2O

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ eblas sintezi izobutilenon per interagado de la halogenido de izobutilo aŭ terc-butilo kaj natria hidroksido:

1.Halogenido de izobutilo

2.Halogenido de terc-butilo

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

Biologie, izobutileno sintezeblas per fermentigo de la glukozo:

Sintezo de izobutileno ekde la glukoza fermentado.

Reakcio[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

Etanolo aldoniĝas al izobutileno por doni la etil-terc-butil-eteron:

Sintezo de izobutileno ekde la izobutano.

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Gasfaza oksidado de la izobuteno:
Sintezo de Metakroleino ekde oksidado de la izobutileno.

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

Sintezo de la terc-amila alkoholo

+ CO + H2

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]