Izokumarino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izo-kumarino
Plata kemia strukturo de la
Izo-kumarino
Tridimensia kemia strukturo de la
Izo-kumarino
Batatoj poluitaj per malsano kaŭzata de la fungo "Ceratocystis fimbriata".
Alternativa(j) nomo(j)
  • Metokso-meleino
Kemia formulo
C9H6O2
CAS-numero-kodo 491-31-6
ChemSpider kodo 61416
PubChem-kodo 68108
Fizikaj proprecoj
Molmaso 146.145 g·mol-1
Mortiga dozo (LD50) 7 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22
Sekureco S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H302, H317, H373, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P264, P270, P272, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P314, P321, P330, P333+313, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Izokumarino estas naturaj monofenoloj kiuj troveblas en variaĵo da plantaj specimenoj kaj prezentas antioksidigajn proprecojn. La pepalantino, iu natura derivaĵo de la izokumarino estis unue izolita el la brazila planto Paepalanthus bromeliodes kaj estas indikita kiel posedanta de pluraj funkcioj, tiaj kiaj inhibado de serina kaj cisteina proteazoj, anti-mikrobaj, antibiotikaj kaj anti-inflamaj aktivecoj, kelkaj el ili rilatantaj al ĝia antioksidiga aktiveco.[2]

La okratoksinoj estas grupo de mikrotoksinoj kiuj enhavas duhidro-izo-kumarinon ligitan al beta-fenilalanino per amida ligilo. Eksperimentoj kun okratoksinoj elmontris ke ili estas nefrotoksaj kaj hepatotoksaj, kaŭzante kancerojn en la renoj kaj hepatoj en ratoj kaj musoj. La nefrotokseco en monogastraj bestoj estas bone dokumentita kaj rezultis en signifoplenaj ekonomiaj malprofitoj en la bredado de porkoj kaj kokinoj.

La 6-metokso-meleino, iu derivajo de la izokumarino, estis unue izolita kiel neordinara metabolito respondeca por la amara gusto de karotaj radikoj stokigitaj el la malvarmo de Sondheimer en 1957. En 1960, Condon kaj Kuĉ konstatis ke ĉi-komponaĵo akumuliĝas en la karotaj radikoj kiam inokulitaj kun la fungoj el la specio "Ceratocystis fimbriata", kiuj kaŭzas nigrajn spurojn en la batato sed ne estas patogena al karoto. La induktita produktado de izokumarino respondecas por la rezisto de la karota histo al la malsano.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]