Izolismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Izolaciismo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Izolismo estas kategorio de ekstera politiko instituciita de ŝtatestroj kiuj asertas, ke la plej bonaj interesoj de sia lando estas servitaj tenante la aferojn de aliaj landoj je distanco. Unu ebla motivo por limigi internacian implikon estas eviti enmeton en danĝeraj kaj aliflanke nedezireblajn konfliktojn. Povus esti ankaŭ antaŭvidita profito el evito de internaciaj komercaj interkonsentoj aŭ aliaj reciprokaj helpo-traktatoj.[1]

Kelkaj okazoj[redakti | redakti fonton]

Albanio[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito, Albanio aliĝis al la komunisma bloko, sed poste eliris el la flanko de la Varsovia Pakto kaj ankaŭ ne aliĝis al aliancanoj kun Ĉinio. Tiele ĉefe pro ideologiaj tialoj, la reĝimo apartiĝis el rilatoj kun aliaj ŝtatoj kaj konstruis novan reĝimon baze sur aŭtarkio kaj memdefendo: ĉiu loĝanto devis repariĝi por defendi la landon kontraŭ supozataj venontaj invadoj.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito kaj la venko de la partio de Francisco Franco, aliancano de Adolf Hitler kaj Benito Mussolini, oni supozasi, ke la venkintoj de la Dua Mondmilito premos por forigi tiun faŝisman kaj diktatoran reĝimon, sed tio ne okazis, ĉar la aliancanoj de Usono preferis kontraŭkomunisman reĝimon tie. Tamen oni ne akceptis Hispanion en la ĵus kreita organizo de Unuiĝintaj Nacioj kaj plej parto de landoj ankaŭ malakceptis komercadi kun Hispanio, kio kondukis al politika kaj ĉefe ekonomia aŭtarkio. Nur fine de la 1950-aj jaroj, Usono kaj aliaj landoj ekrilatis kun Hispanio.

Norda Koreio[redakti | redakti fonton]

Iom simila okazo estis tiu de Norda Koreio: post la Korea Milito, ankoraŭ estis klara apogo de Sovetunio kaj Ĉinio. Sed poste Kim il-Sung inaŭguris izolisman totalitaran reĝimon en la Nordo, kiu estis pluigita de lia filo kaj poste de lia nepo ĝis nun.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Sullivan, Michael P., "Isolationism." World Book Deluxe 2001. CD-ROM.)