Izolilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elektraj izoliloj

Izolilo estas objekto, kiun oni uzas por izoli kaj ordinare porti konduktilon aŭ aparatoparton[1]. Ĝi permesas izoli unu konduktilon de alia.

Noto- Ne konfuzu izolaĵo-n kun izolilo: la unua rilatas al propreco de materialo ne konduktanta elektran kurenton, dum la dua estas ilo el izola materialo.

Izoliloj estas faritaj el dielektrikaj materialoj.

Ĉefaj parametroj de izolilo estas:

  • Maksimuma tensio inter konduktiloj, kiun la izolilo povas elteni sen elektra arko kaj aliaj malagrablaĵoj;
  • Maksimuma kurento de forfluo, kiu povas esti tra la izolilo;
  • Kapacitanco inter konduktiloj, kiun la izolilo aldonas;
  • Maksimuma mekanika forto, kiun la izolilo povas elteni ne rompiĝante.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd la vortaron: Scienca kaj Teknika Terminaro eldonita de Japana Esperanto-Instituto (Tokio, 1956)