Izolismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Izolismo estas kategorio de ekstera politiko instituciita de ŝtatestroj kiuj asertas, ke la plej bonaj interesoj de sia lando estas servitaj tenante la aferojn de aliaj landoj je distanco. Unu ebla motivo por limigi internacian implikon estas eviti enmeton en danĝeraj kaj aliflanke nedezireblajn konfliktojn. Povus esti ankaŭ antaŭvidita profito el evito de internaciaj komercaj interkonsentoj aŭ aliaj reciprokaj helpo-traktatoj.[1]

Notu bone ke temas pri alia policio ol Separismo.

Kelkaj okazoj[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

Ekde la Usona Milito de Sendependeco, izolismaj fluoj multe influis amerikan diplomation. Sed la esprimo de ĉi tiu politiko komenciĝis en 1823, kiam prezidanto James Monroe deklaris la Monroe-Doktrinon. Monroe deklaris ke "en la milito de la eŭropaj potencoj, en aferoj koncernantaj ilin, ni neniam partoprenos, kaj estas ne kongrue kun nia politiko farendaĵo tion. Nur kiam niaj rajtoj estas malobservitaj aŭ estas en grava danĝero, nur tiam ni preparos por nia protekto."

Efektive, dum la plej granda parto de la 19-a jarcento kaj la unua duono de la 20-a jarcento, Usono sukcesis konservi tiun ĉi politikon kaj ne interveni en eŭropaj militoj. Malmultaj landoj sukcesis konservi apartigon dum tiom longa tempodaŭro. Historiistoj montras al la geografia loko de Usono kiel faktoron kiu ebligis al ĝi sukcesi fari tion.

La demando de precize kiam la doktrino ĉesis ekzisti estas kontestata. Iuj montros la militon de Usono kun Hispanio en 1898, kiel rezulto de imperiismaj aspiroj okupi Filipiniojn, kiel mejloŝtonon. Aliaj montras al unua Mondmilito, en kiu izolismaj politikoj estis minacataj per la sendistinga submarŝipa militado de Germanio (vidu: la telegramo de Zimmermann). Tiu fakto helpis al prezidanto Woodrow Wilson persvadi sian popolon por poste iri al milito, kaj kiel rezulto Usono sendis grandan ŝipforton al Eŭropo, interveno kiu ŝanĝis la skalojn de milito kontraŭ la Centraj Potencoj kaj kontribuis al la venko de la Aliancitaj landoj en la milito. Ĉe la fino de la milito, Wilson sciigis la anstataŭigon de la Monroe Doktrino kun la Wilson Doktrino, kiu apogis la aktivan implikiĝon de Usono en la internacia sistemo kaj la Ligo de Nacioj, sed praktike Usono revenis al sia separatisma pozicio kaj en tiu ĉi spirito la Kongreso eĉ malhelpis Usonon eniri la Ligon de Nacioj organizita de la Prezidanto Wilson.

Nur la japana atako kontraŭ Pearl Harbor en 1941, kiu kondukis al la aliĝo de Usono al la dua mondmilito, fine frakasis la politikon de izolismo de Usono, kiu komencis krevi dum la Atlantika Ĉarto. Kaj post ŝia partopreno en ĉi tiu milito daŭre estis implikita kiel superpotenco en la monda diplomatia sistemo laŭ la principoj formulitaj de prezidanto Truman per sia Truman-doktrino. Ekde la Dua Mondmilito Usono estas grava ludanto en du grandskalaj internaciaj konfliktoj, la Malvarma Milito de la fino de la dua Mondmilito ĝis 1991 kaj la milito kontraŭ terorismo de 2001 ĝis la nuntempo.

Hodiaŭ ekzistas usonaj politikaj fortoj de trans la politika spektro, kiu postulas revenon al politiko de izolismo: de progresema (Ralph Nader) ĝis konservativa (Pat Buchanan). La plej elstara partio en tiu ĉi kampo estas la Libertariana Partio.

Albani[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito, Albanio aliĝis al la komunisma bloko, sed poste eliris el la flanko de la Varsovia Pakto kaj ankaŭ ne aliĝis al aliancanoj kun Ĉinio. Tiele ĉefe pro ideologiaj tialoj, la reĝimo apartiĝis el rilatoj kun aliaj ŝtatoj kaj konstruis novan reĝimon baze sur aŭtarkio kaj memdefendo: ĉiu loĝanto devis repariĝi por defendi la landon kontraŭ supozataj venontaj invadoj.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito kaj la venko de la partio de Francisco Franco, aliancano de Adolf Hitler kaj Benito Mussolini, oni supozis, ke la venkintoj de la Dua Mondmilito premos por forigi tiun faŝisman kaj diktatoran reĝimon, sed tio ne okazis, ĉar la aliancanoj de Usono preferis kontraŭkomunisman reĝimon tie. Tamen oni ne akceptis Hispanion en la ĵus kreita organizo de Unuiĝintaj Nacioj kaj plej parto de landoj ankaŭ malakceptis komercadi kun Hispanio, kio kondukis al politika kaj ĉefe ekonomia aŭtarkio. Nur fine de la 1950-aj jaroj, Usono kaj aliaj landoj ekrilatis kun Hispanio.

Norda Koreio[redakti | redakti fonton]

Iom simila okazo estis tiu de Norda Koreio: post la Korea Milito, ankoraŭ estis klara apogo de Sovetunio kaj Ĉinio. Sed poste Kim il-Sung inaŭguris izolisman totalitaran reĝimon en la Nordo, kiu estis pluigita de lia filo kaj poste de lia nepo ĝis nun.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Sullivan, Michael P., "Isolationism." World Book Deluxe 2001. CD-ROM.)