Saltu al enhavo

Izuka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izuka
urbo de Japanio
urbego
dua-nivela administra teritoria unuo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126 136  (2020) [+]
Loĝdenso 590 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 39′ N, 130° 41′ O (mapo)33.646555555556130.69111111111Koordinatoj: 33° 39′ N, 130° 41′ O (mapo) [+]
Areo 213,96 km² (21 396 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Izuka (gubernio Fukuoka)
Izuka (gubernio Fukuoka)
DEC
Situo de Izuka
Izuka (Japanio)
Izuka (Japanio)
DEC
Situo de Izuka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iizuka, Fukuoka [+]
vdr

Izuka, (japane 飯塚市) estas urbego en la gubernio Fukuoka, en la insulo kaj samtempe regiono Kiuŝuo en Japanio.

Urbodomo en Izuka

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 Izuka havis populacion de 124 757.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Izuka situas en interno de la insulo en baseno ĉirkaŭita de montoj laŭ rivero. Gubernia sidejo Fukuoka troviĝas 26, Kitakjuŝu 30, Kurume 39, Saga (urbo) 55, Kumamoto (urbo) 92, ĉefurbo Tokio 860 kilometrojn aere [1].

Izuka aperis en historiaj fontoj kiel produktejo de rizoj. Dum la Edo-epoko ĝi estis grava poŝta stacio apartenanta administre al Fukuoka. Izuka mem estis establita kun kreado de la moderna municipsistemo la 1-an de aprilo 1889 kaj estis levita al urbostatuso la 20-an de januaro 1932. En 2006 Izuka aneksis la najbarajn urbojn kaj vilaĝojn.

Izuka transformiĝis el agrikultura urbeto al minurbo pro la ĉirkaŭaj karbonminejoj. Post la 2-a mondmilito karbominejoj fermiĝis, tial la loĝantaro malpliiĝis. La restinta loĝantaro navedis al Fukuoka kaj Kitakjuŝu. Iom poste aperis la malpeza industrio, eĉ la edukado.

En Izuka ekzistas sola kampuso de altlernejo.

Izuka situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj aŭ humidaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj ĝi varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1814 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas.

Trafiko en Izuka dum pluvego en 2011

Al Izuka kuras 6 fervojaj linioj kaj prosimume tiom ĉefvojoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Bildoj pri Izuka
Vido de sur ponto al vojo
Strato
Parko
Stacidomo
Kampuso
Biblioteko
Banko
Poŝto
Vendejego
Baptista kirko

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]