Iñaki de Juana Chaos

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Iñaki de Juana Chaos
Persona informo
Naskonomo José Ignacio de Juana Chaos
Naskiĝo 21-an de septembro 1955 (1955-09-21) (68-jaraĝa)
en Legazpi, Provinco Gipusko,  Hispanio dum la regado de Franco
Lingvoj hispanaeŭska
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo policisto • teroristo • verkisto
vdr

Iñaki de JUANA CHAOS (naskiĝis en Legazpi, Gipusko, Eŭskio en 1955) estas eksa militanto de la eŭska sendependisma armita organizaĵo Euskadi Ta Askatasuna (ETA). En 1987 li estis enprincipe kondamnita al 3.000 jaroj da mallibereco pro lia aparteno al ETA, dum kiu li partoprenis en la ekzekuto de 24 militistoj kaj membroj de la sekurecaj fortoj de la ŝtato.

Pro apliko de la hispana leĝaro valida kiam li estis juĝita, li estis liberigita en 2004, post esti punpaginta 17 jarojn el la puno altrudita. Tamen, la hispana registaro malhelpis lian malliberigon per akuzi lin pri teroristaj minacoj en du artikoloj kiujn li skribis en la malliberejo, publikigintaj en la ĵurnalo Gara. En aŭgusto 2006 li komencis malsat-strikon kiel proteston pro sia enkarcerigo, kiu daŭris 63 tagojn. En novembro 2006 li komencis alian malsat-strikon, kiu plidaŭrigis ĝis marto 2007, kiam li estis translokita el hospitalo de Madrido ĝis alian en sia denaska regioneto. Post ricevi la forpermeson, li estis kondamnita al enhejma aresto, sed la 6-an junio 2007, post la fino de la batal-halto de ETA, oni sendis lin al la malliberejo de Aranjuez.

Li estas en libereco ekde la 2-an de aŭgusto 2008.

Li estas la aŭtoro de la aŭtobiografia verko Días [Tagoj] kaj de la romano La senda del abismo [La vojo de la abismo], verkitaj dum lia enkarcerigo.