Jáchym Ondřej Šlik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jáchym Ondřej Šlik
Hinrichtung auf dem Altstädter Ring.JPG
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1569 (1569-09-09)
en Ostrov
Morto 21-an de junio 1621 (1621-06-21) (51-jara)
en Malnovurba Placo, Prago
Mortokialo senkapigo
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Julius Schlick von Passaun
Okupo
Okupo politikisto
Information icon.svg
vdr

Jáchym Ondřej Šlik el Holíč, grafo el Passaun (germane: Joachim Andreas von Schlick, Graf von Passaun und Weißkirchen, la 9-an de septembro 1569, Ostrov – la 21-an de junio 1621, Prago), nobelo devenanta el familio de Šlikidoj, de luterana familio devene el Ĥebio.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Li studis en jena universitato, kie li poste kelke da jaroj agadis kiel rektoro, kaj laboris naŭ jaroj ĉe dresdena korto kiel edukisto de saksaj princoj, ekz. Johano Georgo, kiu pli poste fariĝis saksia princo-elektisto kaj prezentiĝis en politiko dum la tridekjara milito.

Nobelara ribelo[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis en intertraktadoj de bohemia nobelara opozicio jam ekde la jaro 1608. Li apartenis al fruntaj reprezentantoj de luteranoj en ĉeĥaj landoj. Dum regado de Matiaso li fariĝis en la jaro 1611 reĝa marŝaleto. En la jaro1618 li partoprenis en la tria praga defenestrigo, verŝajne li estis unu el ties plenumantoj. Ĝuste li konvinkis Silezion kaj Luzacion, por ke ili aldoniĝu al la bohemia nobelara ribelo. De "vintra reĝo" Frederiko Palatinata, al kies elekto li tre kontribuis, li poste akiris oficon de La plej supera landa juĝisto kaj li fariĝis ankaŭ vokto (landa administranto) de Supra Luzacio.

Dum batalo sur Blanka monto li ne komandis al moravia regimento de germanaj soldistoj, kiel oni iam erare indikas. Al la moravia regimento komandis lia kuzo, kolonelo grafo Jindřich Šlik (1580–1650), kiu spertis brilan soldatan karieron (enpaŝinte en habsburgajn servojn li pli poste fariĝis imperiestra kampa marŝalo, prezidanto de viena milita kortega konsilantaro.

Antaŭ ekzekuto[redakti | redakti fonton]

En maltrankvila tempo antaŭ ekzekuto li ankoraŭ havis tempon por skribi leteron al saksa agento en Prago, al Bartoloměj Brunner, al sia fora amiko, kiu promesis al li, ke li enmanigos ĝin al landa komisaro, al princo Karolo la 1-a el Liĥtenŝtejno. Tiutempe Šlik ankoraŭ plenumis funkcion de supraluzacia vokto do landa administranto. Tiun ĉi pozicion li akiris de la fuĝinta reĝo Frederiko la 5-a.

Tiu ĉi letero el la 17-a de januaro 1621 estas humila peto destinita al Liĥtenŝtejno, kiu estis parenco de lia edzino. Li postulas lin je propeto ĉe imperiestro esperante, ke per publika pardonpeto kontentigos nobelaraj oficistoj. Plie li kredis, ke helpos lin merito pri elpelo de Frederiko. Tiun ĉi la tutan peton Šlik skribas ĉefe pro sia konfiskita posedaĵo. Al la konfisko okazis tiam ĉe ĉiuj elmigrintoj. Li sciis, ke en la politiko povas sukcesi nur tiuj, kiuj kapablos "returniĝi" kaj konfesi "eraron". Li distancis de ĉio kaj fariĝis senkulpa. Sed por ke entute iu ekkredu al li tion, li konfesis tion ĉi: "...pri kunvoko de kunveno al Karolino apud aliaj li klopodis kaj alian apologion li propramane koncipis kaj aprobinte fare de nobelaroj li presigi donis." En tiu ĉi letero Šlik por sia defendo iris ĝis rando de sia digno. Precipe li montras maljustecon, ke al infanoj de generaloj Thurn kaj Fels (ankaŭ elmigrintoj) estis la posedaĵo lasita kaj al li ne, eĉ malgraŭ tio, ke li havis nenion kontraŭ tavoloj kaj ties aranĝo. (Preterpase tiu ĉi generalo Thurn ankaŭ skribis leteron por sia defendo, nome la 16-an de januaro 1621. Li adresis ĝin al la moraviaj tavoloj, li kapitulacis en ĝi ĉefe pro tio, por ke li estu dankema al la alia flanko.) Thurnon kaj Felson markas krom aliaj Šlik kiel ribelantoj kaj disvastigantoj de malbono. Brunner, al kiu la letero venis en la manojn kiel al la unua, li ankaŭ mem tralegis ĝin kaj li havis kelke da rimarkoj rilatantaj al la falsaj elturnaĵoj. Sed samtempe li laŭdis brilan ideon al la t.n. repacifikigo de Silezio, pro kiu li povus akiri la perditan favoron de la imperiestro. Sed el alia vidpunkto tiu ĉi ideo de Šlik estis fiasko. Ĉu tio ne estis eble Šlik, kiu antaŭ duontrian jaron kuraĝigis silezinojn ka luzacianojn por ekribeli? Sed Bartoloměj Brunner denove konsilas, por ke Jáchym aldoniĝu plene al la flanko de imperiestro (kaj sian dignon per tio des pli multe entombigu). Sekvis vico da leteroj, en kiuj li senĉese pli kaj pli envolviĝis en sian onidiran senkulpecon kaj la promesitaj rebonigoj. Li ne kapablis malsovaĝigi la silezianojn, kiuj jam tiutempe estis konfiditaj en zorgon de duko Johano Georgo. Verŝajne plej multe famiĝis unu el liaj lastaj leteroj, en kiu li revokas al justeco Dia kaj de la imperiestro en tian mezuron, ke la tuta letero estis konsiderata kiel ironio kaj moko. Sed samtempe ĝi altiris atentemon de kortegaj katolikoj, precipe Vilém Slavata z Chlumu a Košumberka, kiu la leteron reskribis en siajn memoarojn.

Karolo la 1-a el Liĥtenŝtejno devis en Vienon sendi proponon de proskripcia dokumento, sed Šlikon li ne enskribis en ĝin. Eĉ spite al tiu ĉi klopodo en la dokumento mem el la 6-a de februaro 1621 Jáchym Ondřej aperis, nome tuj en la unua posteno.

Luzacio finfine subiĝis al saksia elektoprinco, kaj tial Šlik malaperis por mallonga tempo en fremdlandon kaj per tio li eskapis je iometo al arestilo. Sed li sekrete revenis en Bohemion kaj ĝis arestigo en marto de la jaro 1621 li kaŝiĝis ĉe sia bofilo Kryštof z Redernu en Frýdlant. La saksiaj spionoj laŭ enĉifrigo "cervon atingis ĉe Redern" kaj Šlikon ili forprenis en Dresdenon. Lia edzino ja klopodis savi sian edzon ĉiumaniere, eĉ por prezo, ke dum tiu ĉi "vojo" ŝi estis trifoje ŝtelita, tamen ŝiaj provoj alportis nenian frukton. Šlik estis kondamnita al perdo de la honoro, la gorĝo kaj la posedaĵo.

Ekzekuto[redakti | redakti fonton]

Ekzekutita li estis la 21-an de junio 1621 en Malnovurba Placo, unue senkapigita, poste ekzekutisto forkahis lian dekstran manon. Sed la devena verdikto sonis kvadratigo dumvive. Tiu ĉi ekzekuto fariĝis konata kiel ekzekuto de 27 ĉeĥaj senjoroj. Ekzekutita li estis kiel la unua. Ekzekutisto Jan Mydlář lian kapon kun la mano metita sur la buŝo pendigis sur Malnovurba ponta turo (ĉeĥe: Staroměstská mostecká věž). Bienoj de Šlik Kurovodice ĉe Mnichovo Hradiště kaj Svijany ĉe Turnov estis konfiskitaj kaj en la jaro 1622 venditaj al Albrecht z Valdštejna.

Veliš, Mauzoleo de familio Šlikidoj, planon faris Weinzettl

Lia korpo[redakti | redakti fonton]

En majo de 1622 permesis Karolo el Liĥtenŝtejno post oftaj petoj de grafino Šliková kaj pluaj parenco, por ke la kranio de Šlik estu deprenita kaj kun ĉiuj ceremonioj sepultita al la korpo en tombejo sub predikejo de preĝejo de sankta Salvatoro en Malnova Urbo praga – per propra elspezo li lasis konstrui ĝin, eĉ en la jaro 1613 li mem proponis ĝin. Verŝajne en la jaroj 1631–1632 lia tombejo estis malplenigita dum saksaia invado, suspektatoj estis paŭlanoj, pri la kranio verkis en la jaro 1862 F. B. Mikovec en ĵurnalo Lumír, en la jaro 1913 onidire unusignife identigis ĝin Josef Lukášek – laŭ aparta lensa surkreskaĵo sur la supro, tiun ĉi kranion havis onidire en tenado generalo grafo František Jindřich Šlik (1789–1862), antaŭe estis proprumonta ĝin lia patro Josef Šlik, kiu heredis ĝin post Leopold Antonín Šlik (1663–1723), sed estas dubinde, kial tiu ĉi valorigata kranio venus en la tenadon de apuda hauensteina branĉo de la familio, la kranio estis metita en kastela kapelo en Kopidlno, poste ili transportis ĝin en la familian tombon de Šlikidoj en tombejo en Veliš ĉe Jičín. Eblas, ke famon pri la paŭlana eltombigo disvastigis lia propra familio, por ke ĝi sekretigu ĝustan lokon de la lasta ripozo de la mortinto. En la jaro 1767 skribis jáchymova dekano Antonín Jäckel en paroĥa kroniko, ke dum konstruado de sakristio de ĉi tiea preĝejo oni trovis nepriskribitan ĉerkon kun korpo sen kapo vualita en purpura veluro kaj devis estis ĝi Šlik - tio ĉi estiĝis en kunigo kun tio, ke la avo de Šlik, Jáchym, fondis tiun ĉi urbo, sed dum pli posta serĉado oni ne trovis ĝin, pluua spekulacio estas sekreta sepulto de la korpo en Planá, kie li devis esti sepultita en la familia tombo en preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria. Sed tiu ĉi spekulacio ne estas pruvita, oni tradicias tiel en loka historio, la preĝeja kripto estis de alia branĉo de Šlikoj kaj malfermita en la jaro 1828.[1]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petráň, Josef. (2004) “Requiecsat”, Staroměstská exekuce. Praha: Rodiče, p. 320–324. ISBN 80-86695-44-1.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Petráň, Josef. (2004) Staroměstská exekuce, 4‑a eldono, Praha: Rodiče. ISBN 80-86695-44-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]