Jácint Juhász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jácint JUHÁSZ [juhAs], hungare Juhász Jácint estis hungara aktoro.

Jácint Juhász naskiĝis la 13-an de majo 1943 en Mogyoród - mortis la 9-an de januaro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jácint Juhász ricevis aktoran diplomon en Budapeŝto en 1965, poste li komencis sian aktoran karieron en Teatro Petőfi (Veszprém). En 1967 li aliĝis al trupo de Teatro Madách. La frua morto ne donis eblecojn ricevi premiojn.

Liaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 35 filmoj inter 1965-1999, Lumaj ventoj, 1968; Egri csillagok (Steloj de Eger, 1968; 80 huszár (Okdek husaroj)
  • 34 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1963-1991, ekzemple Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1971; Mór Jókai: A névtelen vár (La sennoma burgo), 1982
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple Henrik Ibsen: Hedda Gabler - Ejlert Lövborg; Ferenc Molnár: A hattyú (La cigno) - Ceasar; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Le Bret kaj Ragueneau; Gergely Csiky: A kalap (La ĉapelo) - reĝo

Fontoj[redakti | redakti fonton]