Jácint Rónay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jácint Rónay
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1814 (1814-05-13)
en Székesfehérvár
Morto 17-an de aprilo 1889 (1889-04-17) (74-jaraĝa)
en Bratislavo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo psikiatro • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jácint Rónay [rOnai] (pli longe Jácint János Rónay), laŭ hungarlingve kutima nomordo Rónay János Jácint estis hungara episkopo, instruisto, psikologo, verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1847, ordinara en 1867). Lia origina familia nomo estis Leitzinger [lejcinger] ĝis 1848.

Titulara episkopo Jácint Rónay

Jácint Rónay [1] Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine la 13-an de majo 1814 en Székesfehérvár. Li mortis la 17-an de aprilo 1889 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jácint Rónay frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Esztergom. En 1831 li aliĝis al benediktanoj, tial li plulernis en Győr kaj Bakonybél, kie li lernis ekzemple de Izidor Guzmics. En 1836 li ordeniĝis, post 3 jaroj li pastriĝis, sed tiutempe li ankaŭ verkis kelkajn teatraĵojn. Li doktoriĝis en 1841 en universitato de Pest (urbo), poste li instruis en Győr ĝis la revolucio en 1848. Tiutempe li verkadis psikologiajn artikolojn. Li aliĝis al la hungara armeo kiel pastro. Post falo de la liberecbatalo li fuĝis al Londono, kie li lernis angle kaj li edukis filojn de Lajos Kossuth. Li konatiĝis kun Victor Hugo, krome li estis la unua disvastiganto de darvinismo en la hungara lingvo. En 1866 demokratio ŝanĝo okazis en Hungara reĝlando, tial li rajtis hejmenvojaĝi. Li estis tuj elektita parlamenta deputito en Győr, baldaŭe li estis familia edukisto de Habsburgoj. En 1871 li forlasis la ordenon, sed restis plu pastro. En 1873 li estis nomita episkopo, sed pro la darvinisma kredo li ne ricevis sidejon. Li ricevis premiojn en 1876 kaj 1883.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mutatvány a tapasztalati lélektan köréből (1846)
  • Fajkeletkezés - Az embernek neme a természetben és régisége (1854, 1864)
  • diversaj artikoloj ekzemple en Hölgyfutár

Fontoj[redakti | redakti fonton]