Ján Režňák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ján Režňák
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1919 (1919-04-14)
en Regiono Trnava
Morto 19-an de septembro 2007 (2007-09-19) (88-jaraĝa)
en Martin
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Ján Režňák (naskiĝis la 14-an de aprilo 1919 en Jablonica, mortis la 19-an de septembro 2007 en Martin) estis slovaka piloto, kiu batalis en la nazia armeo. Li paffaligis 32 sovetiajn aviadilojn kaj estis stelulo en la nazia gazetaro, Germanio. Oni reĝisoris pri lia vivo plurajn filmojn.

Režňák gvidis la 13-an aviadilgrupon, kiu paffaligis 221 sovetiajn aviadilojn, li mem estis trifoje paffaligita.

Li komence defendis la demokratian Ĉeĥoslovakion, poste aliĝis al la nazioj, kiuj distingis lin per ferkruco. Post malvenko de Hitler, li denove aliĝis al la aliancanoj.

Post la dua mondmilito, li ne estis enprizonigita, sed ricevis katedron en la prostejov-a (Sud-Moravio) militista akademio. Li forlasis la armeon en 1948, post la komunista enpotenciĝo.

Unu arĥiva dokumenta filmo montras lin dum la nazia distingado: ĉiu slovaka piloto dankesprimas per la nazia saluto, krom Režňák.