Jánošíkove diery

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jánošíkove diery (esperante Truoj de Jánošík) estas resuma nomo por sistemo ravinoj kaj kanjonoj situantaj en montaro Malá Fatra (esperante Malgranda Fatro) en Slovakio, en nacia naturreservejo Rozsutec en la norda parto de ĉi montaro nomata Krivánska Malá Fatra en samnoma nacia parko.

Akvofalo en Novaj truoj

La sistemo konsistas de tri separitaj partoj:

Tra ili fluas Dierový potok (esperante Trua torento). En supra fluo de torento estas alia parto kun 5 akvofaloj kiu nomiĝas Tesná rizňa (proksima (ne preciza) traduko kiel: malvasta ravino).

Jánošíkove diery

En Truoj de Jánošík troviĝas 22 akvofaloj altaj de 1 m ĝis 5 m. Bizardaj rokaĵoj de Truoj de Jánošík kun sia specifika klimato estas la hejmo por multaj raraj specioj de kreskaĵoj kaj animaloj. La Truoj de Jánošík estas alirigitaj por vizitantoj per markitaj turistaj piedvojoj kaj malfacilaj partoj estas sekuritaj per ĉenoj, ŝtupetaroj kaj pontetoj. Tra loko trairas ankaŭ vojeto por memlernado (slovake Náučný chodník). Eliro al trua sistemo estas domgrupoj Štefanová kaj Biely Potok apartenantaj al vilaĝo Terchová. Supraj truoj estas dum vintro malfermitaj pro kovrado de glacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]