János András Segner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János András Segner
Persona informo
Johann Andreas von Segner
Naskiĝo 9-an de oktobro 1704 (1704-10-09)
en Bratislavo
Morto 5-an de oktobro 1777 (1777-10-05) (72-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Tombo Stadtgottesacker vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioHungario vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • kemiisto • universitata instruisto • botanikistokuracistoinventisto vd
Doktoreca konsilisto Georg Erhard Hamberger vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János András SEGNER [jAnoŝ andrAŝ zegner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Segner János András estis hungara-germana kemiisto, matematikisto, kuracisto, fizikisto, astronomo, universitata instruisto, membro de Prusa Akademio de Sciencoj.

Rado de János András Segner

János András Segner [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1704 en Hungara reĝlando en Pressburg konata ankaŭ Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 5-an de oktobro 1777 en Germanio en Halle an der Saale.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János András Segner frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Győr, poste li studis jaron en Kolegio de Debrecen, baldaŭ li lernis en farmaciejo en Pressburg, fine en 1730 li akiris medicinan diplomon en Universitato de Jena. Post siaj studoj li kuracadis en sia naskiĝurbo, post jaro en Debrecen. Ekde 1733 li instruis en Jena, inter 1735 kaj 1755 en Gotingeno, kie li establis ankaŭ observatorion kaj muelilon kun rado (komprenu: turbino (vidu la bildon!)). Depost 1755 ĝis sia morto li instruis en Universitato de Halle. Li ricevis prusajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • De natura ac principiis medicinae (1730) - disertaĵo
  • Elementa mathematicae et geometriae (1739)
  • Specimen Theoriae Turbinum (1755)
  • Grunde der Perspectiva (1799)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]