János Antal Kazinczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KAZINCZY János Antal (kazinci) estis rumania hungara pentristo, industriartisto, redaktoro naskita en Temeŝvaro la 11-an de decembro de 1914 kaj mortinta en Violes en januaro de 2008. Li estis la patro de János Árpád Kazinczy.

Kariero[redakti | redakti fonton]

János Antal Kazinczy studis de 1932 ĝis 1936 en la Arta Altlernejo de Budapeŝto. De 1-a de novembro 1944 li estis por kelkaj monatoj ĉefredaktoro de gazeto Szabad Szó de Temeŝvaro. Li studis ankaŭ en Jigodin ĉe Imre Nagy. En 1949-50 li instruis en la Hungara Industriarta Altlernejo, inter 1950-53 li estis respondecredaktoro de fakrevuo Szabad Művészet. En 1957 li translokiĝis okcidentan Germanion, poste en 1967 en Francion.

Fonto[redakti | redakti fonton]