János Bókay
Aspekto
János Bókay | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Bókay János György Géza | ||||
Naskiĝo | 10-an de julio 1892 en Budapeŝto | ||||
Morto | 16-an de julio 1961 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Falsírboltok jobb: 490 ![]() | ||||
Lingvoj | hungara • irlanda • angla • rusa • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | János Bókay ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biografo ![]() | ||||
Aktiva dum | 1921– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János BÓKAY [jAnoŝ bOkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bókay János estis hungara verkisto, tradukisto, framasono, membro de Societo Kisfaludy (1935), membro de Societo Petőfi (1935). Lia avo estis samnoma János Bókai (kuracisto, 1822), lia patro estis samnoma János Bókay (kuracisto, 1858).
János Bókay naskiĝis la 10-an de julio 1892 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de julio 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Bókay frekventis universitaton pri juro en Budapeŝto, poste li eklaboris en 1914 en la ŝtata administrado. En la sekva jaro li komencis tradukadi el la rusa, germana, angla lingvoj, baldaŭe origine verkadi. Inter 1933-1944 li estis direktoro de literatura instituto-eldonejo, pli frue kaj poste li laboris en diversaj laborejoj.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A gyémánt (La diamanto) 1921
- A rossz asszony (La malbona virino) 1938
- Az utód (La posteulo) 1942
- Egy rózsaszál szebben beszél – Kacsóh Pongrác élete (Rozo pli bele parolas - vivo de Pongrác Kacsóh) 1969
- tradukaĵoj de André Maurois, Somerset Maugham