János Balázs (pentristo, 1904)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Balázs
Memportreto kun pipo de János Balázs
Memportreto kun pipo de János Balázs
Persona informo
Naskonomo Balázs János
Naskiĝo 22-an de decembro 1904 (1904-12-22)
en Magyaregres
Morto 2-an de marto 1927 (1927-03-02) (22-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

János Balázs [jAnoŝ balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs János estis hungara pentristo.

Csodálatos halászat (1921) de János Balázs

János Balázs [1] naskiĝis la 22-an de decembro 1904 en Magyaregres, li mortis la 2-an de marto 1927 en Kaposvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Balázs estis edukita en Kaposár ekde 1914, lia talento malkaŝiĝis jam dum la lernojaroj. Ekde 1921 li konfesis sin pentristo. Liaj simbolaj instruistoj estis Aurél Bernáth kaj József Rippl-Rónai. En 1923 li pentradis 3 monatojn en Pécs ekzemple kun István Csók. En la sekva jaro li rajtis frekventi Belartan Altlernejon helpe de rektoro Károly Lyka, ja Balázs ne havis abiturienton. li lernis nur 4 monatojn de Oszkár Glatz, poste pro financaj problemoj li reiris al Kaposvár. Li mortis tre juna pro tuberkulozo. Li postrestis 650 pentraĵojn, desegnaĵojn.

Lia sola grupa ekspozicio[redakti | redakti fonton]

  • Kaposvár (1923)

Postmortaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1940)
  • Kaposvár (1950, 1977, 1999, 2005)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Csodálatos halászat (1921, vidu la bildon!)
  • Tájkép nyírfákkal (1922)
  • Golgota (1923, vidu la bildon!)
  • Pipás önarckép (1923, vidu la supran bildon!)
  • Szegényes csendélet (1923, lia ĉefverko)
  • Ady: Fekete zongora (1924)
  • Kalapos önarckép (1924)
  • Önarckép (1924)
  • Töröcskei erdőrészlet (1924)
  • Ülő akt
  • Csendélet tányérral és bögrével (1925, vidu la bildon!)
  • Kaposvári látkép kutyás emberrel (1926)
  • Kórházi csendélet (1926)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • pentrista klubo de Kaposvár prenis la nomon János Balázs en 1953
  • strato en Kaposvár

Fontoj[redakti | redakti fonton]