János Bocatius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

BOCATIUS János (bakacius), originala nomo Bock (naskiĝinta 1549 en Vetschau, Luzacio; mortinta la 31-an de oktobro 1621 en Uherský Brod) estis german-devena hungara verkisto.

Biografio kaj verko[redakti | redakti fonton]

Bocatius alvenis Hungarujon ĉirkaŭ 1590 kaj instruis en Selmecbánya, poste ekde 1594 en Eperjes. Li fariĝis landfama pedagogo kaj poeto. En 1596 li akiris majestran gradon pri filozofio en Wittenberg. Rudolfo la 2-a donis al li la titolon "laŭreata imperiestra poeto" kaj en 1598 "hungaran nobelecon". Ekde 1599 li estis rektoro en Kassa kaj 1603 oni elektis lin ĉefurbestro, sed li ne abdikis ankaŭ disde sia rektora posteno. Ĉar li iĝis adepto de Stefano Bocskai, la princo de Braunschweig kaptigis lin kaj transdonis al kortego de Vieno, kiu fermis lin ĝismorte en blankan turon de Prago. Lia edzino la 1-an de decembro 1600 forfuĝigis lin. En la sekvanta jaro li ricevis pardonleteron. La reganto Gabrielo Bethlen nomumis lin gvidanto de bibloteko de Gyulafehérvár. Ekde 1618 li plenumis taskojn de diplomato. Li priskribis la historion de Hungarujo kaj Transilvanio dum la regado de Gabrielo Bethlen, sed tiu verko ne postrestis. Li verkis ankaŭ poemojn, sed liaj veraj literaturaj artspecoj estis la letero (Relatio) kaj taglibro (Olympyas carceraria).

Fonto[redakti | redakti fonton]