Johano Drašković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Drašković de Trakošćan
Persona informo
Naskiĝo 1603
en Reĝlando Kroatio
Morto 5-an de aŭgusto 1648 (1648-08-05)
en Mosonmagyaróvár
Tombo Katedralo de Marteno de Tours vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando • Reĝlando Kroatio vd
Familio
Patro Ivan Drašković vd
Patrino Eva, Baronesse Istvánffy de Baranyayavár et Kisasszonyfalva vd
Infanoj János, Graf Draskovich de Trakostjan • Miklós Draskovits vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Banuso de Kroatio
Dum 1640–1646
Antaŭulo Žigmund Erdődy
Sekvanto Nikolao Zrinski
Hungara palatino
Dum 1646–1648
Antaŭulo Nikolao Esterházy de Galantha
Sekvanto Paul Pálffy de Erdőd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Johano DRAŠKOVIĆ de Trakošćan [draŝkoviĉ], kroate Ivan III. Drašković, hungare trakostyáni gróf Draskovich János, (naskiĝis en 1603 en Kroatio en Trakošćan, mortis en 1648) estis hungaria-kroata nobelo kaj militisto, banuso de Kroatio kaj palatino. Li estis signifa defendanto de Kroatio. Lia nobela antaŭnomo estis trakostyáni (de Trakošćan).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johano Drašković estis edukita en la familio, poste li lernis filozofion en Graz, juron en Bologna. Reveninta li aliĝis al kortego de Habsburgoj. Li frue iĝis departementestro de Árva. Li grafiĝis en 1631. Baldaŭe li batalis kontraŭ la turkoj, tial li ricevis la postenon banuso en 1640. Li ricevis premion ”eques auratus” en 1644. Post 2 jaroj la deputitoj elektis lin palatino: Li ricevis bienon en Magyaróvár. Li edziĝis en 1629, baldaŭe havanta 5 gefilojn. Li estis entombigita en Katedralo Marteno de Tours en Pozsony.

Fontoj[redakti | redakti fonton]