János Gassner (kritikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Gassner
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1903 (1903-01-30)
en Sighetu Marmației
Morto 2-an de aprilo 1967 (1967-04-02) (64-jaraĝa)
en New Haven
Tombo Mount Hebron Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoHungario
Okupo
Okupo verkistokritikistoedukisto • literaturkritikisto • redaktisto • historiisto
vdr

János GASSNER hungardevena usona kritikisto, dramaturgiisto, redaktoro. Li naskiĝis en Máramarossziget la 30-an de aprilo 1903 kaj mortis en New Haven (Konektikuto) la 2-an de aprilo 1967.

Kariero[redakti | redakti fonton]

János Gassner studis en Usono, doktoriĝis en Universitato Columbia de Novjorko en 1928. Li estis teatra kritikisto de usonaj ĵurnaloj kaj revuoj, eldoneja lektoro. Inter 1931 kaj 1949 li laboris ĉe teatroj kaj filmsocietoj kiel dramaturgiisto. Li estis la ĉefredaktoro inter 1945–52 de Library of Drama and Music, inter 1949–56 de Theatre Arts Magazine. Li instruis en Hunter College de Novjorko (1927–45), en Queens College (1951–56), en Universitato Columbia (1949–56), Universitato Michigan (1954–56). De 1956 li estis profesoro pri dramverkado en Universitato Yale.

Fontoj[redakti | redakti fonton]