János Györgyey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Györgyey
János Györgyey
János Györgyey
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1962 (1962-01-29) (62-jaraĝa)
en Szőny
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

János Györgyey [jAnoŝ djordjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györgyey János estas hungara botanikisto.

János Györgyey[1] naskiĝis la 29-an de januaro 1962 en Szőny.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Györgyey maturiĝis en gimnazio en Szolnok, poste li akiris biologian diplomon en la Scienca Universitato Attila József en 1985. Post siaj studoj li eklaboris en biologia esplorcentro en Szeged. En 1996 li kandidatiĝis (CSc) ĉe la Hungara Scienca Akademio, en la sekva jaro li doktoriĝis (PhD) en la universitato. Interrompo okazis inter 1997-1999, tiam li estis gastesploristo de laboratorio en Francio gvidata de Éva Kondorosi. Tamen pli frue li estis gasto monatojn en 1987 en Gent, en 1989 en Vieno, en 1991 en Trieste, en 1992 en Kolonjo. Li okupiĝas pri herboj kaj tritikoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]