János Haan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János HAAN [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haan János estis slovaka hungaria luterana pastro. Liaj nepre menciindaj filoj estis Lajos Haan kaj Antal Haan.

János Haan [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1779 en Hungara reĝlando en Abelova (nuntempa Ábelová en Slovakio), li mortis la 12-an de septembro 1855 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Haan apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li frekventis lernejojn en diversaj urboj de Supra Hungarujo, poste li studis teologion kaj filozofion en altlernejo. En la studjaro 1805 li lernis en Universitato de Wittenberg. Hejmenveninta li estis familia edukisto du jarojn. En 1809 li komencis sian pastran karieron en Sámsonháza, sed post monatoj nelonga interrompo okazis: li estis armea pastro. En 1811 li edziĝis, baldaŭ li havis 7 gefilojn. En 1818 li translokiĝis al Békéscsaba, kie li plenumis diversajn ekleziajn postenojn (kasisto, ĉefnotario, dekano).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Carmen, quo dum munere suo professoris decederet vir clar. Stephanus Sabel... (1802)
  • Flosculus in coronam pie denati L. B. Alexandri Pronay ... (Arad, 1839)
  • O užitečnom sadění dohána, rozmluvání... (Szarvas, 1845)

Fontoj[redakti | redakti fonton]