János Hajnal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Hajnal
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1913 (1913-08-27)
en Budapeŝto
Morto 9-an de oktobro 2010 (2010-10-09) (97-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioItalioReĝlando Italio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo
vdr

János Hajnal [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajnal János estis hungardevena itala pentristo, grafikisto, ilustristo, vitralisto, mozaikisto, poŝtmarkoplanisto. Lia persona nomo estis en Italio Giovanni.

János Hajnal [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de oktobro 2010 en Romo (kelkaj biografioj havas aliajn datenojn).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Hajnal lernis pentroarton inter 1929–1931 en Artistkolonio (Kecskemét) de Imre Révész, poste li studvojaĝis al Italio, Germanio, Svedio, dume li ekspoziciis en Hungario. Li studis en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1939 kaj 1944. Liaj majstroj estis Vilmos Aba-Novák kaj István Szőnyi. Dum kaj post siaj studoj li helpis pentradi freskojn al Aba-Novák plej ofte en Szeged. Depost la 2-a mondmilito li ilustris kaj pentris. En 1948 li translokiĝis al Romo, post jardeko li ricevis italan ŝtatanecon. Li kreis artaĵojn por 50 italaj preĝejoj. Li ricevis hungarajn premiojn en 1944 kaj 1992, italan en 2002. Li havis edzinon.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En bestoĝardeno
  • Simio, 1951
  • Potenco de la muziko, 1963
  • Jaguaro, 1964
  • Vulpoj, 1964
  • Puĉo de nigraj koloneloj, 1967

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Strato en Romo, 1933, tuĉodesegnaĵo
  • Dante I., 1987–2006, akvaforto

Elektitaj libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj vitraloj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Angela, 1959, Milano
  • La Chiesa, Milano, 1955
  • La Trinità, Milano, 1955
  • Santa Maria Maggiore, 1955, Romo
  • Sankta Francisko-sanktejo, Paola, 1999
  • Kardinaloj, Milano, 1988

Elektitaj mozaikoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Francisko-sanktejo, Paola, 2000

Elektitaj poŝtmarkoj[redakti | redakti fonton]

  • poŝtmarkoj por Vatikano

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]