János Harkányi
János Harkányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1859 en Taktaharkány |
Morto | 18-an de novembro 1938 (79-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Béla Harkányi (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Barono János Harkányi [jAnoŝ harkAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Harkányi János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis taktaharkányi.
János Harkányi [1] Arkivigite je 2016-01-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de aprilo 1859 en Taktaharkány. Li mortis la 18-an de novembro 1938 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Harkányi frekventis universitatojn en Budapeŝto, Stutgarto, Halle. Ekde 1882 li okupiĝis pri sia bieno, li estis fama pri ĉevalaro. Inter 1896 kaj 1902 li estis parlamenta deputito, ekde 1903 membro de la senato. Li establis la unuan hungaran hidroelektran centralon en Gibárt. Inter 1913 kaj 1917 li estis ministro pri komerco. Post la 1-a mondmilito li estis direktoro en diversaj firmaoj.