János Hauser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Hauser
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1891 (1891-11-03)
en Nagykanizsa
Morto 28-an de oktobro 1964 (1964-10-28) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Pannonia, Georgikon Faculty A building • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo agronomo • terkultivisto • inĝeniero-agronomo
vdr

János Hauser [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hauser János estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

János Hauser[1] naskiĝis la 3-an de novembro 1891 en Nagykanizsa, li mortis la 28-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Hauser akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio de Keszthely en 1912. Post la diplomo li instruis lernojaron en kamparana lernejo, poste denove lernojaron en la akademio, poste (kun interrompo) inter 1914 kaj 1937 en Ekonomia Akademio (Debrecen). En la lasta loko li estis katedrestro (1924–1937). (Inter 1919-1922 li havis postenon en la ministerio.) Inter 1922-1924 li ankaŭ instruis en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. En 1928 li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li estis akademiestro en Keszthely inter 1937-1943, poste li instruis plu ankoraŭ 3 jarojn, fine ĝis la emeritiĝo en 1957 li havis postenon en la tabaka industrio. Li kandidatiĝis en 1956 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis 2 filinojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A talajbaktériumok biokémiai működése, tekintettel a növények táplálkozására (1914)
  • Vetés és növényápolás (1926)
  • Agrogeológia (studenta lernolibro, 1926)
  • Növénynemesítéstan. I–II. (1930–1931)
  • Műtrágya tavaszi alkalmazása (1954)
  • Legfontosabb hazai dohányfajtáink fejlődése alatti szárazanyagképzésének és ásványi anyagfelvételének összahasonlító vizsgálata (disertaĵo, 1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.