János Hollub

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Hollub [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollub János estis hungara kemiisto, profesoro. Lia familia nomo malofte aperis en formo Holub.

János Hollub [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1890 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de januaro 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Hollub frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemian diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1912. Post siaj studoj li laboris en laboratorio unu jaron, poste en instituto ĝis 1920. Interrompoj okazis, ĉar li studvojaĝis al Aŭstrio, Italio, Francio, krome li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1920 kaj 1935 li havis postenon en la ministerio pri defendo, kie li okupiĝis pri ledoj. En 1930 li establis muzeon pri ledoj, sed ĝi neniiĝis dum sieĝo de Budapeŝto en 1945. Inter 1935-1949 li laboris en instituto pri normoj, poste en laboratorio pri ledoj, fine en fabriko de ŝuoj en Martfű. Li estis nomumita titulara docento en la menciita universitato. Li pensiuliĝis en 1959. Li havis edzinon. En 1971 li ricevis medalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A sárga-, ill. fehérfoszfor kimutatása gyújtóárukban (1913)
  • A hazai készbőrkereskedelem és -termelés a hadsereg ellátása szempontjából (1933)
  • Bőrgyártás (1943, 1948)
  • Cipőipari kondicionálás (1954)
  • A mikropórusos gumitalp (1955)
  • Izocianátok a cipőipari gyorsragasztókban és meghatározásuk (1960)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.