János Horváth (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Horváth
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1853 (1853-03-01)
en Csepreg
Morto 20-an de oktobro 1945 (1945-10-20) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato
vdr

János Horváth [jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth János estis hungara juristo, advokato, politikisto. Li prenis la nomon Csepregi Horváth János en 1914.

János Horváth [1] naskiĝis la 1-an de marto 1853 en Csepreg. Li mortis la 20-an de oktobro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Horváth frekventis gimnaziojn en Kőszeg, Nyitra, Sopron, universitatojn en Vieno kaj Budapeŝto. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1879, li advokatiĝis en 1881, poste ĝis 1901 li havis propran advokatan kontoron en Budapeŝto. (Dum la studentaj jaroj li partoprenis en okupado de Bosnio (1878)). Li plej ofte okupiĝis pri metiistoj, depost 1901 li havis diversajn titolojn-postenojn en la kooperativa kaj metiista movadoj. En 1921 li ricevis la titolon ekonomia konsilisto.

En 1991 li edziĝis baldaŭe havanta 5 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A bosnyák társadalmi viszonyok (1879)
  • Az építőiparosok képesítése (1885)
  • A bűnbak (1896)
  • Szövetkezeti gabonaraktáraink (1903, 1906, 1909)
  • Gr. Károlyi Sándor és vezérkara. A magyar szövetkezeti intézmény megalapozásának története. (1916)
  • Magyar szövetkezeti káté (1917, 1923, 1929)
  • A magyar szövetkezeti intézmény története. I–II. (1925–1935)
  • A józsefvárosi óvoda százéves története (1939)

Fontoj[redakti | redakti fonton]