János Horváth (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

János Horváth [jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Horváth János (naskiĝis la 7-an de novembro 1921 en Cece[1]) estas hungara politikisto, ekonomikisto, profesoro, parlamentano.

János Horváth en 2012

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Horváth frekventis komercan mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1946. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ laboris kiel librotenisto. Dum la nazia erao li partoprenis en la rezista movado, tial Gestapo arestis lin, sed li rifuĝis. Inter 1945-1947 li estis parlamenta deputito,sed en 1947 pro falsaj akuzoj li estis arestita, poste kondamnita je kvarjara trudlaboro. Post li liberiĝo en 1951 li laboris en fabrikoj kiel instrumentisto. Li partoprenis en la hungara revolucio de 1956, tial post la falo li rifuĝis, inter la migrantoj li estis aktiva politikisto en Strasbourg kaj Novjorko. Inter 1958 kaj 1966 li studis en Universitato Kolumbio, kie li doktoriĝis el ekonomiko. Li restis plu en la universitato por instrui, ekde 1968 li instruis en privata universitato en Indianapolis. Depost la socialismo li ofte vizitis Hungarion, fine li hejmenvenis en 1997. Foje li instruis en Universitato Corvinus de Budapeŝto kaj li estis denove parlamenta depputito inter 1998 kaj 2014. Li ricevis hungaran premion en 2011. Li edziĝis dufoje kaj li havas filinon.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Theory of Institutional Inflation
  • Grants Economics
  • Industrial Concentration
  • Tiltott történelmünk (1945-47) (Nia malpermesita historio (1945-1947))

Fontoj[redakti | redakti fonton]