János Kallós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KALLÓS János (kalo:ŝ) estis hungara ĵurnalisto naskita en Zsombolya la 24-an de oktobro 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de junio 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kallós abiturientiĝis en 1909 en Budapeŝto, poste ĝis 1916 li laboris ĉe la Pesti Napló. Ekde 1917 ĝis 1921 li estis kunlaboranto de la gazeto Az Újság, en 1919 li skribis artikolojn en gazeton ŝtonpresitan Munka. En 1921 li establis la gazeton Pesti Tőzsde, kies ĝis 1943 li estis ĉefredaktoro. Ekde 1925 li estis redaktoro de la Pénzügyi és Tőzsdei Kompaszt ĝis 1943. Post 1945 li partoprenis en reorganizo de la Ĵurnala Asocio. En 1947–49 li redaktis la noveeldonitan Kompasz. En 1948 li estis redaktoro de la Kis Újság, respondecredaktoro de Turf en 1949–50, poste ĵurnalisto ĉe la Landa Eldonejentrepreno Ĵurnala kaj Semajngazeta (Napi- és Hetilapkiadó Nemzeti Vállalat).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tudnivalók a gabonahatáridő-üzletről (Bp., 1926);
  • Nagybudapest ipari, kereskedelmi és teljes szakmai címtára (Bp., 1948).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar életrajzi lexikon