János Kazy (jezuito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Kazy [jAnoŝ kazi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kazy János estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis Kazy de Garam-Veszele. Lia persona nomo foje estis Iván. Lia frato estis Ferenc Kazy.

János Kazy [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1686 en Hungara reĝlando en Léva (nuntempa Levice en Slovakio). Li mortis la 6-an de majo 1759 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kazy aĝis 18, kiam li aliĝis al la jezuitoj. Li akiris filozofian kaj teologian diplomojn. En 1714 li pastriĝis en Graz, en 1720 li monaĥiĝis en Nagyszombat. En la sama jaro li ekinstruis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, sed post 4 jaroj li interrompis ĝin kaj li instruis plu en Graz, fine li revenis al Nagyszombat, kie li estis rektoro inter 1736/37–1738/39 [2]. En la sekvaj jaroj li havis diversajn postenojn en diversaj katolikaj altlernejoj. Li kontribuis latinlingvajn historiajn studojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Stoa Vetus et Nova. Enthusiasmus... (1710)
  • Brevís Commentarius, rerum in Hungaria, Croatia, et Transilvania &c. ab anno 1526. ad annum 1564. gessarum... (1718-1719)
  • Ultimum mundi quadriennium. Honori... dominorum aa. 11. & philosophiae magistrorum dum in... (1725)
  • Tractatus theologicus (1731)
  • Compendium biblicum, in quo universae pene SS. literarum historiae, leges, prophetiae, admonitiones brevi et perspicua methodo – comprehenduntur (1745)

Fontoj[redakti | redakti fonton]