János Lavotta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Lavotta
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1764 (1764-07-05)
en Pusté Úľany
Morto 11-an de aŭgusto 1820 (1820-08-11) (56-jaraĝa)
en Tállya
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistodirigento • violonisto
vdr

János LAVOTTA [jAnoŝ lavota], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lavotta János estis signifa hungara komponisto kaj violonisto. Lia nobela antaŭnomo estis izsépfalvi.

János Lavotta
János Lavotta pentrite de Pál Vágó (pentristo)

János Lavotta naskiĝis la 5-an de julio 1764 en Hungara reĝlando, en Pusztafödémes (nuntempa Pusté Úľany en Slovakio). Li mortis la 11-an de aŭgusto 1820 en Tállya.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Lavotta frekventis lernejojn en Supra Hungarujo, fine en Pest (urbo). Li estis soldato, poste li havis postenon en Peŝto ĝis 1791. Baldaŭe li pli kaj pli ligiĝis al la muziko, tial li plenumis postenojn ĉe teatroj en Peŝto, Miskolc kaj en Transilvanio. Inter 1804-1816 li migris tra la tuta lando. Poste li instruis muzikon kaj fondis vendejon pri muziko en Debrecen. Baldaŭe li malsaniĝis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Rhetorica
  • Nobilium Hungariae Insurgentium Nota Insurrectionalis Hungarica, 1797
  • kolektaĵo de soldatvarbaj melodioj
  • diversaj melodioj, ekzemple germanecaj melodioj

Fontoj[redakti | redakti fonton]