János Lelley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Lelley
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de aprilo 1909(nun 1909-04-20)
en Hungario Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 19-an de majo 2003
en Hungario Szeged (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo plant breeder • inĝeniero-agronomo • fungosciencisto • universitata instruisto
vdr

János Lelley [jAnoŝ lelei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lelley János estis hungara agronomo. Lia patro estis Jenő Lelley.

János Lelley[1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1909 en Nitro (tiam en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nun en Slovakio), li mortis la 19-an de majo 2003 en Szeged (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Lelley apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio inter 1920-1945. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1927, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1931, en la sekva studjaro li studis en Prusa Universitato de Berlino. Li estis soldato en la ĉeĥoslovakia armeo (1932-1934), poste li laboris en agronomia laborejo en Moravio-Silezio. Inter 1936-1943 li laboris en simila laborejo en la slovakia landparto, pli poste li estis redaktoro en hungarlingva agronomia gazeto en Bratislavo. Depost la 2-a mondmilito li boate rifuĝis al Hungario. En 1947 li akiris plian agrikulturan diplomon en la sama loko Magyaróvár, poste li laboris jaron en instituto, poste en agrikultura stacio en Kompolt, kie li estis staciestro inter 1950–1962. Pli poste li finis la aktivan laboron en simila laborejo en Szeged, kie li estis emeritita en 1972. Li kreis novajn tritikojn, kiuj pli bone kontraŭstaris la froston kaj sekan veteron. Li kandidatiĝis en 1952, doktoriĝis en 1965 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 5 premiojn inter 1952-1999. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kísérleti eredmények őszibúza-fajtáink jarovizációs viszonyaival kapcsolatban (1950)
  • Die Methoden der Staatguterzeugung von „F-Pferdezahnmals” (1956)
  • Adatok a magyar őszibúza-fajták héjszázalékának vizsgálatához (1958)
  • A búza (monografio, kunaŭtoro, 1963)
  • Vizsgálatok új búzanemesítő módszerekkel (disertaĵo, 1964)
  • A fajtakérdés és a magyar búzafajták (monografio, 1967)
  • 100 éve jelent meg Mokry Sámuel „Búzanemesítés” című könyve (1975)
  • Wheat Breading. Theory and Practice. – Búzatermesztés. Elmélet és gyakorlat. (1976; ruse: 1980)
  • Ember és kenyere (libro, 1980)
  • Búzanemesítő voltam Magyarországon 1948 és 1972 között. Visszatekintés. (rememoroj, 1999)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]