János Markhot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Markhot [jAnoŝ markot], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Markhot János Nepomuk Márton estis hungara juristo, politikisto, parlamentano. Lia familia nomvarianto estis Markhót, lia nobela antaŭnomo estis vittenci. Lia filo estis Gyula Markhot.

János Markhot

János Markhot [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1811 en Hungara reĝlando en vilaĝo Alsóköröskény (nuntempa urboparto de Nitro en Slovakio), li mortis la 14-an de septembro 1888 en Nyitraivánka (nuntempa Ivanka pri Nitre en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Markhot frekventis gimnazion en Nyitra, poste li akiris juran diplomon en Pozsony. En 1846 li estis nomumita ĉefjuĝisto de Nyitra (historia departemento), post 2 jaroj subdepartementestro. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis elektita parlamenta deputito. Post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis. En 1861 li rifuzis esti denove subdepartementestro. Tiutempe li estis opozicia politikisto. En 1869 li denove estis subdepartementestro, inter 1875-1881 denove estis parlamenta deputito, poste li retiriĝis. Li havis la titolon reĝa konsilisto.

Li havis edzinon, kiu naskis 4 gefilojn. Li estis boparenco de Lajos Kossuth.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • parlamentaj paroladoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]