János Mohácsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Mohácsi [jAnoŝ mohAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mohácsi János estis hungara reĝisoro, altlerneja instruisto.

János Mohácsi

János Mohácsi [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Mohácsi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis en Universitato Károly Marx, sed li ne akiris diplomon. Dum la studentaj jaroj li estis amatora reĝisoro. En 1983 li debutis kiel aktoro, poste reĝisoro en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Ekde 1993 li partoprenas en la tutlanda teatra renkontiĝo, kie liaj reĝisoraĵoj ofte ricevis premiojn. Li estis statusa reĝisoro en la teatro ĝis 2010, en la sekva jaro li estis gastoredaktoro, poste li ne ligiĝis al teatra trupo. Li ankaŭ instruis en Universitato de Kaposvár inter 2004-2013. Li faris reĝisoraĵojn ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto), Gaja Teatro, Teatro Radnóti, Nacia Teatro (Pécs), Teatro de Kecskemét, Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár). Lia unua opera regisoraĵo okazis en 2015 en Teatro Erkel. Li ofte tralaboris klasikajn verkojn. Li ricevis premiojn inter 1993-2014.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]