János Muraközy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Muraközy
János Muraközy
János Muraközy
Persona informo
Naskonomo Muraközy János
Naskiĝo 8-an de februaro 1824 (1824-02-08)
en Kecskemét
Morto 2-an de septembro 1892 (1892-09-02) (68-jaraĝa)
en Kecskemét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

János Muraközy [jAnoŝ murakozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Muraközy János estis hungara juristo, pentristo.

János Muraközy [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1824 en Kecskemét, li mortis la 2-an de septembro 1892 en Kecskemét.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Muraközy frekventis bazlernejon kaj gimnazion Pest (urbo) kaj en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) en 1847. Lia samklasano estis Mór Jókai. Li lernis ankaŭ pentradon en privata akademio de Jakab Marastoni, poste en Akademio de Belartoj de Vieno (lia ĉefinstruisto estis Carl Rahl). Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848 kiel kapitano. Post falo de la liberecbatalo li rifuĝis kaj kaŝiĝis en Vieno. En 1855 li hejmenvenis al sia naskiĝurbo kaj li havis postenon en la urba administracio. En 1878 li estis altrangulo, li multe agis por planti fruktoarbojn kaj vitojn en apudaĵo de Kecskemét.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Kecskemét (1914)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fésülködő nő
  • Guerilla kapitány búcsúja
  • A háborgó tenger
  • Önarckép

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]