János Németh
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Verko de János Németh: "Szala vármegyei koronaőrző" (Krongardisto en Zala (historia departemento)
János Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1934 (86-jara) en Zalaegerszeg |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
János Németh [jAnos nEmet], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Németh János estas hungara skulptisto, ceramikisto.

János Németh [1] naskiĝis la 16-an de marto 1934 en Zalaegerszeg.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Németh lernis frue la ceramikan teknikon de la patro, eĉ de la navo. Li frekventis industriartan altlernejon en Budapeŝto ekde 1953, kie li lernis ĉefe de Miklós Borsos. Hejmenveninta li laboris en uzino pri ceramikaĵoj en sia naskiĝurbo. Post jaroj li ricevis ankaŭ metiejon. Liaj verkoj restis fidelaj la la popola arto. Li ricevis premion Kossuth en 2014, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj ceramikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kakas (Koko), 1959 - muzeo en Budapeŝto; debuta verko
- Filozófusok (Filozofoj), reliefo, (1967) - muzeo en Zalaegerszeg
- Nyár (Somero), (1972) - propra posedaĵo de János Németh
- sen titolo (1980), murornamaĵo en Nagykanizsa
- sen titolo reliefo (1991) - hotelo en Hévíz
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto 1960, 1969, 1976, 1982, 1988, 1995
- Zalaegerszeg 1960, 1967, 1973, 1994, 2010
- Kaposvár 1982, 1998
- Nagykanizsa 1985, 1997
- Szombathely 2008
- eksterlande en Nottingham, Roterdamo, Vilno, Munkeno