János Piroska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Piroska
Persona informo
Naskonomo Piroska János
Naskiĝo 25-an de junio 1894 (1894-06-25)
en Csongrád
Morto 21-an de marto 1987 (1987-03-21) (92-jaraĝa)
en Csongrád
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta UniversitatoScienca Universitato de Szeged
Memorigilo János Piroska
Okupo
Okupo pentristo • loka politikisto
vdr

János Piroska [jAnoŝ piroŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Piroska János estis hungara pentristo, juristo, urbestro.

Memortabulo pri János Piroska

János Piroska [1] naskiĝis la 25-an de junio 1894 en Csongrád (urbo), li mortis la 21-an de marto 1987 en Csongrád.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Piroska abiturientis en Szeged, poste li batalis en la 1-a mondmilito, kie li dufoje vundiĝis. Li akiris pentristan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1926, juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1930. Liaj majstroj estis Oszkár Glatz, Aladár Edvi Illés (pentristo) kaj Gyula Rudnay. En 1933 li estis ĉefnotario en sia naskiĝurbo, poste 8 jarojn urbestro. En 1941 li pensiuliĝis, poste li okupiĝis pri pentradoj. Pli frue en 1938 li edziĝis, poste 2 filinoj naskiĝis. En 1945 li estis arestita, konkretaj krimaj akuzoj nuliĝis, tamen la ŝtato forprenis de li la pension kaj ĉiujn havaĵojn, eĉ ekde 1952 li estis trudlaboristo en Hortobágy. Post morto de Stalino la trudlaborejo ĉesis. Li apogis la revolucion en 1956, tial post la falo li denove havis malavantaĝojn. Li denove nur pentradis longe sen ekspoziciaj eblecoj. Li ricevis 3 premiojn postmortajn.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj aĵpentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pejzaĝaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj aliaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj konstanta ekspozicio en Csongrád

Fontoj[redakti | redakti fonton]