János Szabó (abato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

János Szabó [jAnoŝ sabO] (Kászon-ujfalvi), laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szabó János estis hungara pastro, abato, kanoniko.

János Szabó [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1767 en Habsburga Imperio en Transilvanio en Köszvényes (nuntempa Cusuiuș en Rumanio). Li mortis la 16-an de marto 1858 en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szabó frekventis gimnazion en Marosvásárhely, poste li lernis filozofion en Kolozsvár, teologion en Pest (urbo). En 1791 li pastriĝis, poste li servis en diversaj lokoj de Transilvanio. En la jaroj 1796 kaj 1797 li instruis ekleziajn juron kaj historion en Gyulafehérvár, poste li estis hejma edukisto ĉe grafa familio, krome li estis ankaŭ pastro en Kolozsvár. En 1809 li estis nomumita kanoniko, en 1819 abato, reĝa konsilisto kaj lerneja inspektoro. En 1847 li pensiuliĝis, en la sama jaro li ricevis premion.

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Szent Írás és a természet szava a földnek és az emberi nemnek némely főbb változásairól (1803, 1804)
  • Egy pár elmélkedés nagymélt. gróf Bethleni Bethlen József urnak koporsójánál (1815)
  • Halotti elmélkedés, mellyet mélt. gróf Bethleni Bethlen Rosalia... (1826)
  • Szabó János... egyházi beszédei (1848)
  • Vasárnapi homiliák (1863)

Fontoj[redakti | redakti fonton]