János Szidarovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Szidarovszky [jAnoŝ sidarovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szidarovszky János estis hungara lingvisto, latina filologo, profesoro, instruisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1935).

János Szidarovszky [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de decembro 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szidarovszky akiris diplomon en 1904, poste diplomon pri instruado en 1905 en Budapeŝto. Li ekinstruis en provinco en 1905, inter 19141920 li jam instruis en gimnazio en Budapeŝto. Inter 19241941 li instruis en Universitato Pázmány Péter en Budapeŝto, krome li instruis en la porinstruista lernejo. Li okupiĝis precipe pri hindoeŭropaj lingvoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az indogermán mellékmondatok kötőszavai (1925)
  • Nyelvtani apróságok (1927)
  • A görög – r/nt – tövek (1931)
  • A görög és latin nyelv hang- és alaktana (1932 – 35)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.