János Szombathy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Szombathy [jAnoŝ sombati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szombathy János estis hungara profesoro, bibliotekisto.

János Szombathy [1] Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1749 en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 5-an de oktobro 1823 en Sárospatak.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szombathy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste altlernejon en Sárospatak, fine universitatojn en Zuriko kaj Utrecht. Hejmenveninta li estis ĉefamilia instruisto 3 jarojn. En 1782 li ekinstruis en Sárospatak. En la sekva jaro li okupiĝis pri la biblioteko, sekve nomro de la libroj triobliĝis. En 1785 li estis elektita rektoro.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ABC könyvecske (ABZ- libreto), (1797)
  • A sárospataki református kollégiumnak rövid históriája (Mallonga historio de kalvinana kolegio en Sárospatak), 1809)
  • Historia scholae seu collegii ref. Sárospatakiensis (1860)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.