János Török (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Török [jAnoŝ torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Török János estis hungara bestokuracisto, profesoro.

János Török [1] naskiĝis la 17-an de majo 1907 en Kisbér. Li mortis la 17-an de junio 1969 en Mosonmagyaróvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Török studis en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto inter 1925 kaj 1929, poste li restis en la altlernejo por instrui 7 jarojn. En 1936 li estis bestokuracisto laŭvice en Tamási, Sárvár, Ráckeve. En 1939 li estis nomumita distrikta ĉefkuracisto, post 4 jaroj departementa ĉefkuracisto. Inter 1954 kaj 1959 li estis katedrestro en Agrikultura Akademio en Mosonmagyaróvár. En 1960 li atingis la instruan rangon universitata profesoro, inter 1962 kaj 1965 li estis vicrektoro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]