János Török (ekonomikisto)
János Török | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1809 en Tapolca |
Morto | 9-an de februaro 1874 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto ĵurnalisto verkisto arkivisto |
János Török [jAnoŝ torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Török János estis hungara ekonomikisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1841) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis csáfordi [ĉAfordi] kaj jobbaházi[1].
János Török[2] naskiĝis la 6-an de junio 1807 en Tapolca[2][1]. Li mortis la 9-an de februaro 1874 en Budapeŝto[2][1].
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Török lernis en Keszthely, Buda, Pest (urbo) kaj Graz. En 1830 li eklaboris en Kismarton (nuntempe Eisenstadt en Aŭstrio) en bieno de familio Esterházy. Baldaŭe li ricevis taskojn de Imre Klauzál en Rohonc. En 1846 li establis ekonomian instituton, kiun la ŝtormo detruis. Li partoprenis en hungara revolucio de 1848, tial post la falo li estis arestita. Post la liberiĝo li ĵurnaladis, krome li apartenis al rondo de István Széchenyi. En 1866 li estis nomita ĉefarkivisto.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Magyarország legjelesebb gazdasági s iparvállalatainak ismertetése (1841; ankaŭ germane).
- Magyar életkérdések, összhangzásban a közbirodalmi érdekekkel (1852)
- Töredékek gróf Széchenyi István kiadatlan irataiból (1860, 1866)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Tapolca
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 VESZPRÉM MEGYEI ÉLETRAJZI LEXIKON Arkivigite je 2021-01-16 per la retarkivo Wayback Machine, kontrolita la 3-an de februaro 2021
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Magyar Életrajzi Lexikon 1000-1990, kontrolita la 3-an de februaro 2021