János Vaszary (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Vaszary
Persona informo
Naskonomo Vaszary János Antal
Naskiĝo 11-an de januaro 1899 (1899-01-11)
en Budapeŝto
Morto 27-an de novembro 1963 (1963-11-27) (64-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hungaragermanahispana vd
Ŝtataneco HungarioAŭstrio-Hungario vd
Familio
Gefratoj Gábor VaszaryPiri Vaszary vd
Edz(in)o Lili Muráti vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristodramaturgoaktoro • reĝisoro • filmreĝisoroteatrestro vd
Laborkampo aktorado • teatro • directing • kina scenverkado • theater management vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Vaszary [jAnoŝ vasari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vaszary János, eksterlande konata kiel Johann von Vásáry estis hungara reĝisoro, teatrestro, verkisto, scenaristo. Liaj gefratoj estis Gábor Vaszary kaj Piri Vaszary, lia kuzo estis János Vaszary (pentristo).

János Vaszary [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1899 (laŭ kelkaj fontoj la naskiĝdato estas 11-a) en Budapeŝto, li mortis la 20-an de novembro 1963 en Madrido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Vaszary dum la 1-a mondmilito estis memserva soldato, poste li studis juron kelkajn jarojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto, samtempe li lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Magyar. Li vivis kelkajn jarojn en Parizo, kie li estis ĵurnalisto kaj lernis reĝisoradon. Hejmenveninta li havis reĝisorajn taskojn en pluraj teatroj (ekzemple Teatro Magyar, Teatro Belvárosi, Operetoteatro (Budapeŝto), Nacia Teatro (Budapeŝto)). Li estis foje ankaŭ teatrestro kaj ĉefreĝisoro. Inter 1931 kaj 1944 li verkis 10 spektaklojn, ĉiuj estis videblaj en teatroj. En 1944 li aĉetis bienon apud Kiskunhalas, kie li kaŝiĝis dum la nazia erao, sed post la 2-a mondmilito ankaŭ la komunistoj serĉis lin. En 1945 li rifuĝis kun Lili Muráti komence al Francio, poste al Madrido. Ekde 1949 li laboris en hungarlingva dissendo de la hispana radio.

Li unue estis edzo inter 1929-1938, post 2 jaroj li denove edziĝis al Lili Muráti.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Egy éj Velencében (1934)
  • Egy éjszaka Erdélyben (1941)
  • Egy nap a világ (1944)

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A vörös bestia (dramo, 1934)
  • Szajna-parti kaland (romano, 1942)
  • A macska felugrott az asztalra (romano, 1950, ankaŭ hispane kaj portugale)
  • Tubák csodálatos élete (romano, 1958)
  • Kaland a vöröshajú lánnyal (postmorta romano, 1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]