Jánosné Keserű

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jánosné Keserű
Keserű Jánosné fortepan.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Bérci Etelka
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1925 (1925-08-26)
en Gyoma
Morto 1-an de aprilo 2018 (2018-04-01) (92-jara)
Ŝtataneco Hungara reĝlando, Hungara Popola Respubliko, Hungario
Profesio politikisto, ekonomikisto
v  d  r
Information icon.svg

Jánosné Keserű [jAnoŝnE keŝerU], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Keserű Jánosné estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto. Ŝia origina nomo ĝis la gedeziĝo estis Etelka Bérci.

Jánosné Keserű [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1925 en Gyoma [djoma] (nuntempe urboparto de Gyomaendrőd) kaj mortis la 1-a de aprilo 2018.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jánosné Keserű frekventis komercan mezlernejon, poste en la jaroj 1943 kaj 1944 ŝi administris en banko. Ŝi aliĝis al la komunistoj en 1945, poste ŝi ricevis partian postenon. Ŝi plulernis en Universitato Marx Károly, kie ŝi akiris diplomon en 1950, poste ŝi ricevis pli signifajn partiajn postenojn. Inter 1967 kaj 1971 ŝi estis subministro pri enlanda komerco, poste ĝis 1980 ŝi estis ministro pri malpeza industrio. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi ofte havis ankaŭ signifajn partiajn kaj ŝtatajn postenojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]