Saltu al enhavo

Jérôme Lalande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jérôme Lalande
Persona informo
Joseph-Jérôme Le Français de la Lande
Naskonomo Joseph-Jérôme Le Français
Naskiĝo 11-an de julio 1732 (1732-07-11)
en Bourg-en-Bresse,  Reĝlando Francio
Morto 4-an de aprilo 1807 (1807-04-04) (74-jaraĝa)
en Parizo,  Unua Franca Imperio
Tombo Tombejo Père-Lachaise, Div. 4, Av.Lat.Sud, 2ème ligne, X-17 48° 51′ 39″ Nordo 2° 23′ 32″ Oriento / 48.860879 °N, 2.392255 °O / 48.860879; 2.392255 (mapo)
Grave of Lefrançais de Lalande (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo - juro (1748–1751)
Fénelon - La Trinité School (en) Traduki
Kolegio de Francio - astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jérôme Lalande
Memorigilo Jérôme Lalande
Profesio
Okupo astronomo • profesoro • matematikisto • verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo astronomio vd
Doktoreca konsilisto Joseph-Nicolas Delisle vd
Verkado
Verkoj Atlas céleste de Flamstéed ❦
Connaissance des temps ❦
Voyage d'un françois en Italie, fait dans les années 1765 et 1766 ❦
Q88644591 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Joseph-Jérôme LEFRANCOIS DE LALANDE (11-a de julio 1732 en Bourg-en-Bresse – 4-a de aprilo 1807) estis franca astronomo.

Li naskiĝis la 11-a de julio 1732 en Bourg-en-Bresse (ĉe Liono). Li estis lernanto "ĉe la Jezuitoj" en Bourg-en-Bresse kaj Liono, sed liaj gepatroj sendis lin en Parizon por lerni la juron. Li estis advokato en Bourg-en-Bresse en 1751. Li ŝatis astronomion kaj daŭrigis sian lernadon en "Collège de France" .

Li laboris pri planedoj, kometoj kaj steloj.

Li estis instruisto en la "Collège de France" kaj direktoro en la observatorio de Parizo. Hodiaŭ, unu liceo en Bourg-en-Bresse nomiĝas laŭ li: "Lycée Lalande".

La luna kratero Lalande (4°24'S, 8°36'W) kaj la asteroido 9136 Lalande omaĝas lin. Dum la Unua astronoma kongreso eŭropa en Gotao li furoris kaj ludis gravan rolon akompanite de la nevino sciencula.

Voyage d'un françois en Italie, fait dans les années 1765 et 1766. Tome premier, 1769

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]