Jón úr Vör

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jón úr Vör
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1917 (1917-01-21)
en Patreksfjörður
Morto 4-an de marto 2000 (2000-03-04) (83-jaraĝa)
en Kópavogur
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jón (Jónsson) úr Vör (naskiĝis la 21-an de januaro 1917 en Patreksfjörður, mortis la 4-an de marto 2000 en Kópavogur) estis islanda poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post fruaj studadoj en Islando li dumtempe studis en Svedujo kaj Svislando. Li estis redaktoro de la ŝtatradia periodaĵo Útvarpstíðindi dum kelkaj jaroj kaj ankaŭ laboris en libra eldonejo dum tri jaroj kaj dum multaj jaroj estis bibliotekisto en Kópavogur. Lia unua poemaro aperis en 1937, kiun sekvis multaj poemlibroj. La plej konata el tiuj estas Þorpið (La Vilaĝo) kiu aperis en 1946 kaj en reviziita eldono en 1956. Tiu poemaro priskribas liajn rememorojn el la infanaĝo en la malriĉa fiŝista vilaĝo Patreksfjörður en la Okcidentaj fjordoj, kie li naskiĝis. Tiu vilaĝo havis similan karakteron al la plimulto da islandaj vilaĝoj de tiu tempo. Tiu poemaro, kiu jam antaŭ longe fariĝis klasika kaj multe ŝatata verko, vekis multan atenton pro la realisma pritrakto de la temo el vidpunkto de malgranda knabo sed ne malpli pro la stilo, kiu estas liberforma kaj rekte esprimita per simpla, paroleca lingvo.