Józef Światło

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Światło
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1915 (1915-01-01)
en Medyn
Morto 2-an de septembro 1994 (1994-09-02) (79-jaraĝa)
en Usono
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo ŝtata funkciuloŝuisto
vdr

Józef Światło, ĝuste Izaak Fleischfarb (naskiĝis la 1-an de januaro 1915 en Medyń (nun en Ternopila provinco), mortis la 2-an de septembro 1994 en Usono) – alta funkciulo de Ministerio pri Publika Sekureco, vicdirektoro de la 10-a Departamento, subkolonelo. Timante purigojn, post aresto de Lavrentij Berija en 1953, dum ofica vojaĝo al Orienta Berlino fuĝis al Okcidenta Berlino.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en juda familio de Gabriel Fleischfarb, stokisto en muelejo. Lia patrino nomiĝis Wieseltur. La familio baldaŭ translokiĝis al Krakovo, kie finis sep klasojn de fundamenta lernejo kaj eklaboris kiel ŝuisto. Junece agis en cionisma organizo Gordonia, kaj poste ekde 1933 en Komunista Asocio de Pola Junularo en Krakovo, pro kio estis arestita en la jaroj 1934 kaj 1936. Duone de 1936 edziniĝis al Fryda Zollman. De 1936 aktivis en sindikatoj.

Milito kaj restado en Sovetunio[redakti | redakti fonton]

En 1939 dum germana invado en Pollandon soldatservis ĝis la 20-an de septembro, kiam trafis en germanan malliberon. Post forkuro transiris al sud-orienta Pollando okupata de Ruĝa Armeo. El tiuj tempoj li rememoris – Kiam mi vidis rilaton de NKVD kaj sovetaj komunistoj al malnovaj polaj komunistoj, mi ne konfesis al mia komunisma pasinteco. Post certa tempo estis arestita kaj foveturigita profunden en Sovetunion. Post subskribo de la pakto Sikorski-Majski liberiĝis kaj translokiĝis al Kazaĥio, kie laboris kiel ŝuisto. Tie ekkonis kaj la 26-an de aprilo 1943 nuptis sian duan edzinon, Justyna Światło transprenante ŝian nomon.

Servante en laboraj batalionoj profitis amnestion en 1943. Li ne strebis akcepton al Pola Armeo en Sovetunio de generalo Władysław Anders, sed eniris al pola divizio de Zygmunt Berling. Direktita de Komunista Partio de Sovetunio al la Unua Pola Divizio je la nomo de Tadeusz Kościuszko. Post malkaŝo de sia komunista hisorio rapide avancis. Jam en 1943 iĝis subleŭtenanto kaj politika oficiro kunlaboranta kun la soveta NKVD

Fuĝintoj el Sovetunio kaj Orienta Bloko[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zbigniew Błażyński, Mówi Józef Światło. Za kulisami bezpieki i partii (Parolas Józef Światło. Malantaŭ kulisoj de sekureca servo kaj la partio), Polska Fundacja Kulturalna (Pola kultura Fondaĵo), Londono 1986, ISBN 0-85065-180-8.
  • Roger Faligot, Remi Kauffer, Służby specjalne (Specialaj servoj), ISKRY, Warszawa 1998, p. 434-438, ISBN 83-207-1477-X, franca originalo: Histoire mondiale du renseignmenment 1870–1939, Les maitres espions, Histoire mondiale du renseignmenment de la guerre froide a nos jours.
  • Andrzej Paczkowski, Trzy twarze Józefa Światły. Przyczynek do historii komunizmu w Polsce (Tri vizaĝoj de Józef Światło. Kontribuo al historio de komunismo en Pollando), Eldonejo Prószyński i S-ka, Warszawa 2009, p. 263, ISBN 978-83-89325-87-7
  • Henryk Piecuch, Józef podpułkownik Światło in flagranti... (Józef subkolonelo Światło in flagranti...), Eldonejo Ex libris, Ĉikago-Varsovio 2003, p. 352, Serio "Superagentoj de la 20-a jarcento".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]