Józef Czechowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Czechowicz
Persona informo
Józef Czechowicz
Naskiĝo 15-an de marto 1903 (1903-03-15)
en Lublino
Morto 9-an de septembro 1939 (1939-09-09) (36-jaraĝa)
en Lublino
Tombo Tombejo ĉe la strato Lipowa en Lublino vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Subskribo Józef Czechowicz
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Józef CZECHOWICZ (naskiĝis la 15-an de marto 1903 en Lublino, mortis la 9-an de septembro 1939 samloke) – pola avangarda poeto de intermilita periodo, tradukisto, membro kaj kunfondinto de poeta grupo "Reflektor", en la 30-aj jaroj grupigis ĉirkaŭ si signifan nombron de junaj poetoj, t.n. la dua avangardo.

Aktiva partoprenanto de literatura vivo de Lublino (aŭtoro de pluraj lirikaj verkoj dediĉitaj al la urbo), redaktoro de dekkelkaj revuoj (antaŭ ĉio literaturaj kaj porinfanaj), laboranto de Pola Radio, por kiu li verkis radiodramojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Józef Czechowicz naskiĝis en familio de Małgorzata Sułek kaj Paweł Czechowicz kiel kvara infano. Sian infanecon li pasigis en subteretaĝo, kiu estis ofica loĝejo de lia patro, kiu laboris kiel pedelo en Komerca Banko. En 1912 la patro mortis, kaj lian postenon okupis la patrino.

En 1913 Czechowicz komencis lerni en ruslingva dekunuklasa baza lernejo. Danke al penado de sia patrino kaj gefratoj li jam scipovis legi kaj skribi pole. Kiam du jarojn poste Lublinon aneksis aŭstrianoj (1915), li translokiĝis al nove kreita universala pola lernejo, kiun li finis kun distingo en 1917. Poste li komencis lernadon en kvarjara Instruista Seminario.

En 1920 li kiel volontulo ekiris al la pola-bolŝevika milito, kaj batalis en Vilno-regiono. Post tri monatoj, fine de oktobro, li revenis al la lernejo, kiun li finis en 1921. Pluaj etapoj de lia edukado estas Supera Instruista Kurso en Lublino kaj Instituto de Speciala Pedagogiko en Varsovio. Post studado li komencis laboron kiel instruisto en vilaĝo Słobódka en Vilno-regiono. Li estis instruisto ĝis 1932 laborante en lernejoj de Włodzimierz Wołyński (nun en Volina provinco) kaj en Lublino (interalie kiel gvidanto de speciala lernejo).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kamień (Ŝtono), Lublin 1927
  • Dzień jak co dzień. Wiersze z lat 1927, 1928, 1929 (Tago kiel tago. Versoj el la jaroj 1927, 1928, 1929), Warszawa 1930
  • Ballada z tamtej strony (Balado el tiu flanko), Warszawa 1932
  • Stare kamienie (Malnovaj ŝtonoj), (kune kun F. Arnsztajnowa), Lublin 1934
  • W błyskawicy. Poezje (En fulmotondro. Poezioj), Warszawa 1934
  • Nic więcej (Nenio plu), Warszawa 1936
  • Czasu jutrzennego (De morgaŭa tempo), 1937, eksp. Warszawa Teatr Nowy 1939
  • nuta człowiecza (homa melodio), Warszawa 1939

Czechowicz en kantoj[redakti | redakti fonton]

  • 1977 – Marek Grechuta, Szalona lokomotywa (Freneza lokomotivo) – teksto de la verko "Motorek" (Motoreto)
  • 1991 – Grzegorz Turnau, Naprawdę nie dzieje się nic (Verdire nenio okazas) – teksto de la verko "Przez kresy"
  • 2006 – Grzegorz Turnau, Historia pewnej podróży (Historio de certa vojaĝo) – tekstoj de la verko "Twoja postać" (Via figuro) kaj "Motorek"

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Józef Czechowicz, Mi pafos min kaj mortos kiel mil (będę strzelał do siebie i marł wielokrotnie), Libro-Mondo, Svidniko 1993, tr. Kris Long, prinotis kaj aranĝis Tomasz Chmielik, p. 133, 36 ekzempleroj
  • Józef Czechowicz, Mi pafos min kaj mortos kiel mil. Enkonduko de Sławomir Myk. En Esperanton trad. K. Long. Lublin: Ars Libri, 2021 (2-a eld.). 137p. 23cm. ISBN 9788363698249.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]