Józef Litauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Józef LITAUER)
Józef Litauer
16-jara en la UK 1912
16-jara en la UK 1912
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1894 (1894-01-07)
en Łódź
Morto dua mondmilito
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantistojuristo
vdr

Józef LITAUER estis pola studento pri juro kaj poste advokato, kiu naskiĝis la 7-an de januaro 1894 en Lodzo kaj mortis dum la dua mondmilito en Pollando.

Dum la unua mondmilito li estis sekretario de la Amikaro Esperantista en Liono (Francio), kunlaboranto de ĉiutaga organo de la Pola Socialista Partio kaj kunfondanto de Esperanto-Rondo Konkordo en Varsovio, en 1921. Poste li funkciis kiel ĝenerala sekretario kaj prezidanto de Laborista Esperanto-Asocio (LEA) „Laboro“ en Pollando. Ĝis 1931 li krome estis ĝenerala sekretario de la Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj. Post la malfondo de "Laboro" flanke de la pola registaro, li kun Władysław Lekowski kaj Marek Wajsblum fondis alian grupon, la Socialisman Esperanto-Societon, en la jaro 1933[1]. En postmilita eldono de la revuo Pola Esperantisto, aperinta en la jaro 1946, li estas listigita kiel mortigito de nazioj dum la dua mondmilito, sen plia precizigo[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]