Józef Paszkowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Paszkowski
Persona informo
Józef Paszkowski
Naskiĝo 3-an de januaro 1817 (1817-01-03)
en Varsovio
Morto 17-an de aprilo 1861 (1861-04-17) (44-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj anglapolafrancamoderna grekagermana vd
Familio
Dinastio Q63531286 vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • instruisto vd
Laborkampo translating activity • kreiva kaj profesia verkado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Józef Edmund Paszkowski (naskiĝis la 3-an de januaro 1817 en Varsovio, mortis la 17-an de aprilo 1861 samloke) – pola poeto kaj tradukisto de la angla literaturo, germana literaturo, franca literaturo kaj greka literaturo, famiĝinta per tradukoj de la dramoj de William Shakespeare.

Praktike la tutan vivon pasigi en Varsovio.

Li komence laboris kiel instruisto, en pli posta periodo de la vivo tute sin dediĉis al traduka laboro. En 1875 en Varsovio aperis, sub redakto de Józef Ignacy Kraszewski, eldono de kolektitaj dramoj de Ŝekspiro, titolita Dzieła dramatyczne Williama Shakespeare (Dramaj verkoj de William Shakespeare) en tradukoj de Paszkowski, Leon Ulrich kaj Stanisław Egbert Koźmian. La eldonaĵo kaŭzis, ke la tuta trio iĝis vaste konata. Li ankaŭ tradukis multe da aliaj ĉefverkoj de la monda literaturo, interalie Faŭston de Johann Goethe, Don Carlos de Friedrich Schiller, Kain de George Byron, Hernani de Victor Hugo kaj poeziajn rakontojn de Homero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj de Józef Paszkowski en la servo Wolne Lektury (Liberaj Legaĵoj):